Genezo 15:1
Post tiuj fariĝoj la Eternulo diris al Abram en vizio jene: Ne timu, Abram, Mi estas via ŝildo; via rekompenco estas tre granda.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 21:17Kaj Dio aŭdis la voĉon de la knabo; kaj anĝelo de Dio vokis Hagaron el la ĉielo, kaj diris al ŝi: Kio estas al vi, Hagar? ne timu, ĉar Dio aŭdis la voĉon de la knabo el la loko, kie li estas.
Genesis 22:20Post tiuj okazintaĵoj oni sciigis al Abraham, dirante: Jen ankaŭ Milka naskis infanojn al via frato Naĥor:
Genesis 46:2Kaj Dio diris al Izrael en nokta vizio: Jakob! Jakob! Kaj tiu diris: Jen mi estas.
Numbers 12:6Kaj Li diris: Aŭskultu Miajn vortojn: se iu el vi estas profeto de la Eternulo, Mi aperas al li en vizio, Mi parolas kun li en sonĝo;
Deuteronomy 31:6Estu fortaj kaj kuraĝaj, ne timu kaj ne tremu antaŭ ili; ĉar la Eternulo, via Dio, mem iros kun vi; Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin.
Ruth 2:12La Eternulo rekompencu vin pro ĉi tiu faro, kaj via rekompenco estu plena de la Eternulo, Dio de Izrael, sub kies flugiloj vi serĉis protekton.