Genezo 2:3
Kaj Dio benis la sepan tagon kaj sanktigis ĝin, ĉar en ĝi Li ripozis de Sia tuta laboro, kiun Li faris kreante.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 1:31Kaj Dio rigardis ĉion, kion Li kreis, kaj vidis, ke ĝi estas tre bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la sesa tago.
Exodus 20:8Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu ĝin sankta.
Exodus 31:13Diru al la Izraelidoj jene: Nepre observu Miajn sabatojn; ĉar tio estas signo inter Mi kaj vi en viaj generacioj, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo, kiu vin sanktigas.
Exodus 35:2Dum ses tagoj faru laboron, sed la sepa tago estu por vi sankta, sabato de ripozo al la Eternulo; ĉiu, kiu faros en ĝi laboron, estu mortigita.
Leviticus 25:2Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Kiam vi venos en la landon, kiun Mi donas al vi, tiam la tero ripozu sabaton al la Eternulo.
Nehemiah 9:14Kaj Vian sanktan sabaton Vi konigis al ili, kaj ordonojn, leĝojn, kaj instruon Vi ordonis al ili, per Via servanto Moseo.