Genezo 20:6
Kaj Dio diris al li en la sonĝo: Mi ankaŭ scias, ke en senkulpeco de via koro vi tion faris, kaj tial Mi detenis vin, ke vi ne peku kontraŭ Mi, tial Mi ne lasis, ke vi kuntuŝiĝu kun ŝi.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 3:3sed pri la fruktoj de la arbo, kiu estas en la mezo de la ĝardeno, Dio diris: Ne manĝu ion de ili kaj ne tuŝu ilin, por ke vi ne mortu.
Genesis 26:11Kaj Abimeleĥ faris ordonon al la tuta popolo jene: Kiu tuŝos ĉi tiun viron aŭ lian edzinon, tiu mortos.
Genesis 35:5Kaj ili ekiris. Kaj timo de Dio venis sur la urbojn, kiuj estis ĉirkaŭ ili, kaj ili ne persekutis la filojn de Jakob.
Exodus 34:24Ĉar Mi forpelos gentojn antaŭ vi kaj vastigos viajn limojn, kaj neniu deziros havi vian landon, kiam vi iros, por montriĝi antaŭ la Eternulo, via Dio, tri fojojn en la jaro.
1 Samuel 25:26Kaj nun, mia sinjoro, kiel vivas la Eternulo kaj kiel vivas via animo, la Eternulo retenas vin, ke vi ne falu en sangon kaj ke vi ne helpu vin per via propra mano; nun estu kiel Nabal viaj malamikoj, kaj tiuj, kiuj deziras malbonon al mia sinjoro.
Psalms 51:4Antaŭ Vi sola mi pekis, Kaj mi faris tion, kio estas malbona antaŭ Viaj okuloj; Tial Vi estas justa en Via vorto Kaj pura en Via juĝo.