Genezo 22:12
Kaj Tiu diris: Ne etendu vian manon sur la knabon, kaj faru al li nenion; ĉar nun Mi scias, ke vi timas Dion kaj vi ne indulgis pro Mi vian filon, la solan.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 20:11Kaj Abraham diris: Mi pensis, ke ne ekzistas timo antaŭ Dio en ĉi tiu loko, kaj ke oni mortigos min pro mia edzino.
Genesis 26:5pro tio, ke Abraham obeis Mian voĉon, kaj plenumadis Miajn aranĝojn, Miajn leĝojn, kaj Miajn instruojn.
Exodus 20:20Kaj Moseo diris al la popolo: Ne timu; ĉar por vin elprovi venis Dio, kaj por ke la timo antaŭ Li estu antaŭ via vizaĝo, por ke vi ne peku.
1 Samuel 15:22Sed Samuel diris: Ĉu bruloferoj kaj buĉoferoj estas tiel agrablaj al la Eternulo, kiel la obeado al la voĉo de la Eternulo? vidu, obeado estas pli bona ol buĉofero, atentado estas pli bona ol la sebo de ŝafoj.
Job 5:19En ses malfeliĉoj Li vin savos; En la sepa ne tuŝos vin la malbono.
Psalms 1:6Ĉar la Eternulo konas la vojon de piuloj; Sed la vojo de malpiuloj pereos.