Genezo 24:32
Kaj li venigis la viron en la domon, kaj malligis la kamelojn, kaj donis pajlon kaj furaĝon al la kameloj, kaj akvon por lavi liajn piedojn, kaj la piedojn de la homoj, kiuj estis kun li.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 18:4Oni alportos iom da akvo, kaj vi lavu viajn piedojn kaj ripozu sub la arbo.
Genesis 29:13Kaj kiam Laban aŭdis la sciigon pri Jakob, filo de lia fratino, li kuris al li renkonte kaj ĉirkaŭprenis lin kaj kisis lin kaj venigis lin en sian domon. Kaj tiu rakontis al Laban ĉion.
Judges 19:21Kaj li envenigis lin en sian domon, kaj li donis manĝaĵon al la azenoj; kaj ili lavis siajn piedojn kaj manĝis kaj trinkis.
Luke 7:44Kaj sin turnante al la virino, li diris al Simon: Ĉu vi vidas ĉi tiun virinon? Mi eniris en vian domon, vi ne donis al mi akvon por la piedoj; sed ŝi priverŝis miajn piedojn per siaj larmoj kaj viŝis ilin per siaj haroj.
1 Timothy 5:10estas bone atestata pri bonfarado, edukis infanojn, gastigis fremdulojn, lavis la piedojn de la sanktuloj, helpis la suferantojn, kaj sekvis ĉian bonfaradon.