Genezo 24:40
Kaj li diris al mi: La Eternulo, antaŭ kiu mi iradis, sendos Sian anĝelon kun vi kaj sukcesigos vian vojon; kaj vi prenos edzinon por mia filo el mia familio kaj el la domo de mia patro.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
39Kaj mi diris al mia sinjoro: Eble la virino ne volos iri kun mi?
Cross References
Genesis 5:24Kaj Ĥanoĥ iradis kun Dio; kaj li malaperis, ĉar Dio lin prenis.
Genesis 17:1Kiam Abram havis la aĝon de naŭdek naŭ jaroj, aperis la Eternulo al Abram, kaj diris al li: Mi estas Dio la Plejpotenca; iradu antaŭ Mi kaj estu senpeka.
Genesis 48:15Kaj li benis Jozefon, kaj diris: Dio, antaŭ kiu iradis miaj patroj Abraham kaj Isaak, Dio, kiu paŝtis min de mia naskiĝo ĝis la nuna tago,
Exodus 33:2Kaj Mi sendos antaŭ vi anĝelon, kaj Mi forpelos la Kanaanidojn, la Amoridojn kaj la Ĥetidojn kaj la Perizidojn, la Ĥividojn kaj la Jebusidojn.
1 Kings 3:6Kaj Salomono diris: Vi faris al Via servanto, mia patro David, multe da favoro, ĉar li iradis antaŭ Vi en vero kaj en justeco kaj en pureco de la koro koncerne Vin; kaj Vi konservis por li tiun grandan favorecon, kaj Vi donis al li filon, kiu sidas nun sur lia trono.
2 Kings 20:3Mi petas, ho Eternulo, rememoru, ke mi iradis antaŭ Vi kun vero kaj koro fidela, kaj mi faradis tion, kio plaĉas al Vi. Kaj Ĥizkija laŭte ekploris.