Genezo 25:34
Kaj Jakob donis al Esav panon kaj kuiraĵon el lentoj, kaj li manĝis kaj trinkis, kaj leviĝis kaj foriris. Kaj Esav malŝatis la unuenaskitecon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
33Kaj Jakob diris: Ĵuru al mi hodiaŭ; kaj tiu ĵuris al li kaj vendis sian unuenaskitecon al Jakob.
Cross References
Ecclesiastes 8:15Kaj mi eklaŭdis la gajecon, ĉar ne ekzistas io pli bona por homo sub la suno, ol manĝi, trinki, kaj gaji, kaj ke ĉi tio akompanu lin en liaj laboroj en la tagoj de lia vivo, kiujn donis al li Dio sub la suno.
Zechariah 11:13Kaj la Eternulo diris al mi: Ĵetu tion en la trezorejon; bela prezo, per kiu ili taksis Min! Kaj mi prenis la tridek arĝentajn monerojn kaj ĵetis ilin en la trezorejon de la domo de la Eternulo.
Matthew 26:15kaj diris: Kion vi volas doni al mi, se mi lin transdonos al vi? Kaj ili pesis por li tridek arĝentajn monerojn.
Acts 13:41Rigardu, vi malestimantoj, kaj miru, kaj malaperu, Ĉar en via tempo Mi faras ion, Kion vi ne kredus, se oni rakontus al vi.
Philippians 3:18Ĉar iradas multaj, pri kiuj mi ofte diris al vi, kaj nun eĉ plorante diras, ke ili estas malamikoj de la kruco de Kristo;