Genezo 26:2
Kaj la Eternulo aperis al li, kaj diris: Ne iru Egiptujon, loĝu en la lando, pri kiu Mi diros al vi.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 12:1Kaj la Eternulo diris al Abram: Iru el via lando, el inter via parencaro, kaj el la domo de via patro, al la lando, kiun Mi montros al vi.
Genesis 17:1Kiam Abram havis la aĝon de naŭdek naŭ jaroj, aperis la Eternulo al Abram, kaj diris al li: Mi estas Dio la Plejpotenca; iradu antaŭ Mi kaj estu senpeka.
Genesis 18:10Kaj Li diris: Mi revenos al vi en la sama jartempo, kaj tiam estos filo ĉe Sara, via edzino. Kaj Sara aŭskultis ĉe la pordo de la tendo, kiu estis malantaŭ Li.
Psalms 37:3Fidu la Eternulon kaj faru bonon; Loĝu sur la tero kaj konservu honestecon.