Genezo 3:14
Kaj Dio la Eternulo diris al la serpento: Ĉar vi tion faris, tial estu malbenita inter ĉiuj brutoj kaj inter ĉiuj bestoj de la kampo; sur via ventro vi irados kaj teron vi manĝados dum via tuta vivo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 3:1Kaj la serpento estis pli ruza, ol ĉiuj kampaj bestoj, kiujn kreis Dio la Eternulo. Kaj ĝi diris al la virino: Ĉu Dio diris, ke vi ne manĝu de ĉiuj arboj de la ĝardeno?
Exodus 21:28Se bovo kornobatos viron aŭ virinon kaj tiu mortos, tiam oni ŝtonmortigu la bovon kaj ĝia viando ne estu manĝata, sed la mastro de la bovo restu senkulpa.
Deuteronomy 28:15Sed se vi ne aŭskultos la voĉon de la Eternulo, via Dio, penante plenumi ĉiujn Liajn ordonojn kaj leĝojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaŭ, tiam venos sur vin ĉiuj ĉi tiuj malbenoj kaj atingos vin.
Isaiah 29:4Kaj vi parolos malalte el sub la tero, kaj el sub la polvo vi murmuros viajn vortojn; kaj via voĉo estos kiel voĉo de ventroparolisto el sub la tero, kaj el sub la polvo vi flustros viajn vortojn.
Micah 7:17Ili lekos polvon, kiel serpento; kiel la rampaĵoj sur la tero, kun tremado ili elvenos el siaj kaŝejoj; ili ektimos la Eternulon, nian Dion, ili ekrespektos Vin.