Genesis 3:9
Kaj Dio la Eternulo vokis Adamon, kaj diris al li: Kie vi estas?
Londona Biblio
In The King James Version
And the LORD God called unto Adam, and said unto him, Where art thou?
In Context
Cross References
Genesis 4:9Kaj la Eternulo diris al Kain: Kie estas via frato Habel? Kaj tiu diris: Mi ne scias; ĉu mi estas gardisto de mia frato?
Genesis 16:8Kaj li diris: Hagar, sklavino de Saraj, de kie vi venas kaj kien vi iras? Kaj ŝi diris: De Saraj, mia sinjorino, mi forkuras.
Joshua 7:17Kaj li alirigis la tribon de Jehuda, kaj la montro falis sur la familion de la Zeraĥidoj; kaj li alirigis la familion de la Zeraĥidoj laŭ apartaj homoj, kaj la montro falis sur Zabdin.
Revelation 20:12Kaj mi vidis la mortintojn, grandajn kaj malgrandajn, starantajn antaŭ la trono; kaj libroj estis malfermitaj; kaj estis malfermita alia libro, kiu estas la libro de vivo; kaj la mortintoj estis juĝataj el la skribitaĵoj en la libroj, laŭ siaj faroj.