Genezo 31:53
La Dio de Abraham kaj la Dio de Naĥor juĝu inter ni, la Dio de ilia patro. Kaj Jakob ĵuris al li per la Timo de sia patro Isaak.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 11:24Kaj Naĥor vivis dudek naŭ jarojn, kaj naskiĝis al li Teraĥ.
Genesis 14:22Kaj Abram diris al la reĝo de Sodom: Mi levas mian manon al la Eternulo, Dio Plejsupra, la Kreinto de la ĉielo kaj la tero,
Genesis 17:7Kaj Mi starigos Mian interligon inter Mi kaj vi kaj via idaro post vi en iliaj generacioj, eternan interligon, ke Mi estos Dio por vi kaj por via idaro post vi.
Genesis 22:20Post tiuj okazintaĵoj oni sciigis al Abraham, dirante: Jen ankaŭ Milka naskis infanojn al via frato Naĥor:
Genesis 26:28Kaj ili diris: Ni vidis, ke la Eternulo estas kun vi; tial ni diris: Estu ĵuro inter ni, inter ni kaj vi, kaj ni faru interligon kun vi,
Genesis 31:42Se ne estus kun mi la Dio de mia patro, la Dio de Abraham kaj Timo de Isaak, vi nun foririgus min kun nenio. Mian mizeron kaj la laboron de miaj manoj vidis Dio kaj ĝustigis vin hieraŭ.