Genezo 34:12
Postulu de mi tre grandan doton kaj donacojn, kaj mi donos, kion vi diros al mi; nur donu al mi la junulinon kiel edzinon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 24:53Kaj la sklavo elprenis arĝentaĵojn kaj oraĵojn kaj vestojn kaj donis al Rebeka; kaj donacojn li donis al ŝia frato kaj al ŝia patrino.
Genesis 31:41Tiaj estis la dudek jaroj, dum kiuj mi servis vin en via domo, dek kvar jarojn pro viaj du filinoj kaj ses jarojn pro viaj brutoj; kaj vi ŝanĝis mian laborpagon dekfoje.
Exodus 22:16Se iu forlogos virgulinon, kiu ne estas fianĉinigita, kaj kuŝos kun ŝi, tiam li donu al ŝi doton kaj prenu ŝin al si kiel edzinon.
1 Samuel 18:25Tiam Saul diris: Tiamaniere diru al David: La reĝo ne deziras alian edziĝan donacon krom cent prepucioj de Filiŝtoj, por venĝi al la malamikoj de la reĝo. Kaj Saul esperis faligi Davidon per la manoj de la Filiŝtoj.
Hosea 3:2Kaj mi akiris ŝin al mi per dek kvin arĝentaj moneroj kaj ĥomero kaj duono da hordeo.