Genezo 35:18
Dum la elirado de ŝia animo, ĉar ŝi estis mortanta, ŝi donis al li la nomon Ben-Oni; sed lia patro donis al li la nomon Benjamen.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
17Dum ŝia akuŝiĝa suferado la akuŝistino diris al ŝi: Ne timu, ĉar ankaŭ ĉi tiu ĉe vi estas filo.
19Kaj Raĥel mortis, kaj oni enterigis ŝin sur la vojo al Efrata, kiu estas Bet-Leĥem.
Cross References
Genesis 35:24la filoj de Raĥel: Jozef kaj Benjamen;
Genesis 42:38Sed li diris: Mia filo ne iros kun vi; ĉar lia frato mortis, kaj li sola restis. Se lin trafos malfeliĉo sur la vojo, kiun vi iros, tiam vi enirigos miajn grizajn harojn kun malĝojo en Ŝeolon.
Genesis 44:27Tiam via sklavo nia patro diris al ni: Vi scias, ke mia edzino naskis al mi du;
Exodus 12:7Kaj ili prenu iom el la sango, kaj ŝmiru sur ambaŭ fostoj kaj sur la supra sojlo de la domoj, en kiuj ili ĝin manĝos.
1 Chronicles 4:9Jabec estis la plej estimata inter siaj fratoj. Lia patrino donis al li la nomon Jabec, ĉar ŝi diris: En malĝojo mi naskis.
Psalms 80:17Via brako estu super la viro de Via dekstra mano, Super la homido, kiun Vi fortikigis por Vi.