Genezo 35:29
Kaj Isaak konsumiĝis kaj mortis kaj alkolektiĝis al sia popolo, estante maljuna kaj sata de vivo. Kaj lin enterigis liaj filoj Esav kaj Jakob.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
28Isaak havis la aĝon de cent okdek jaroj.
Cross References
Genesis 3:19En la ŝvito de via vizaĝo vi manĝados panon, ĝis vi revenos en la teron, el kiu vi estas prenita; ĉar vi estas polvo kaj refariĝos polvo.
Genesis 23:19Kaj post tio Abraham enterigis sian edzinon Sara en la duobla kaverno de la kampo, antaŭ Mamre, kiu estas Ĥebron, en la lando Kanaana.
Genesis 25:8Kaj Abraham konsumiĝis kaj mortis en bona maljuneco, profundaĝa kaj sata de vivo, kaj li alkolektiĝis al sia popolo.
Genesis 25:17Kaj la daŭro de la vivo de Iŝmael estis cent tridek sep jaroj; kaj li konsumiĝis kaj mortis kaj alkolektiĝis al sia popolo.
Genesis 27:41Kaj Esav ekmalamis Jakobon pro la beno, per kiu benis lin lia patro; kaj Esav diris en sia koro: Baldaŭ venos la tagoj de funebro pro mia patro, tiam mi mortigos mian fraton Jakob.
Genesis 49:33Kaj Jakob finis la ordonadon al siaj filoj, kaj li kunigis siajn piedojn sur la lito, kaj mortis kaj alkolektiĝis al sia popolo.