Genezo 39:21
Kaj la Eternulo estis kun Jozef kaj estis favorkora al li kaj havigis al li la favoron de la estro de la malliberejo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 21:22Kaj en tiu tempo Abimeleĥ kaj lia militestro Piĥol diris al Abraham jene: Dio estas kun vi en ĉio, kion vi faras;
Genesis 39:3Kaj lia sinjoro vidis, ke la Eternulo estas kun li, kaj ke ĉion, kion li faras, la Eternulo sukcesigas en lia mano.
Genesis 40:3Kaj li metis ilin sub gardon en la domon de la estro de la korpogardistoj, en la malliberejon, en la lokon, kie Jozef estis malliberigita.
Exodus 3:21Kaj Mi donos al tiu popolo favoron de la Egiptoj; kaj kiam vi iros, vi ne iros kun malplenaj manoj.
Exodus 12:36Kaj la Eternulo favorigis al la popolo la Egiptojn, kaj ĉi tiuj pruntedonis al ili; kaj ili multe prenis de la Egiptoj.
Psalms 105:22Ke li submetu al si liajn eminentulojn Kaj saĝigu liajn maljunulojn.