Genezo 39:5
Kaj de tiu tempo, kiam li estrigis lin super sia domo, kaj super ĉio, kion li havis, la Eternulo benis la domon de la Egipto pro Jozef, kaj la beno de la Eternulo estis super ĉio, kion li havis, en la domo kaj sur la kampo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 19:29Kaj kiam Dio estis pereiganta la urbojn de la ĉirkaŭaĵo, Li rememoris pri Abraham, kaj Li elirigis Loton el la mezo de la ruinigado, kiam Li estis ruiniganta la urbojn, en kiuj loĝis Lot.
Deuteronomy 28:3Benita vi estos en la urbo, kaj benita vi estos sur la kampo.
Psalms 21:6Vi donas al li eternajn benojn; Vi gajigas lin per ĝojo antaŭ Via vizaĝo.
Acts 27:24dirante: Paŭlo, ne timu; vi devas stari antaŭ Cezaro; kaj jen Dio donacis al vi ĉiujn, kiuj marveturas kun vi.