Genezo 4:12
Kiam vi prilaboros la teron, ĝi ne plu donos al vi sian forton; vaganto kaj forkuranto vi estos sur la tero.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
13Kaj Kain diris al la Eternulo: Pli granda estas mia puno, ol kiom mi povos elporti.
Cross References
Genesis 3:17Kaj al Adam Li diris: Ĉar vi obeis la voĉon de via edzino, kaj vi manĝis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, dirante, ke vi ne manĝu de ĝi, tial malbenita estu la tero pro vi; kun suferoj vi manĝados de ĝi dum via tuta vivo.
Leviticus 26:20Kaj vane konsumiĝos via forto; via tero ne donos siajn produktaĵojn, kaj la arboj de la tero ne donos siajn fruktojn.
Deuteronomy 28:23Kaj via ĉielo, kiu estas super via kapo, fariĝos kupro; kaj la tero, kiu estas sub vi, fariĝos fero.
Psalms 107:34Fruktoportan teron en salan dezerton, Pro la malboneco de ĝiaj loĝantoj.
Proverbs 28:17Homo, kies konscienco estas ŝarĝita de mortigo, Kuros al foso; kaj oni lin ne haltigu.
Hosea 9:17Mia Dio ilin forpuŝos, ĉar ili ne aŭskultis Lin; kaj ili vagados inter la nacioj.