Genezo 41:8
En la mateno lia spirito afliktiĝis; kaj li sendis kaj vokigis ĉiujn sorĉistojn de Egiptujo kaj ĉiujn ĝiajn saĝulojn, kaj Faraono rakontis al ili sian sonĝon; sed neniu povis signifoklarigi ĝin al Faraono.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
9Tiam la vinistestro ekparolis al Faraono, dirante: Miajn pekojn mi rememoras hodiaŭ.
Cross References
Genesis 40:8Kaj ili diris al li: Ni sonĝis sonĝon, sed estas ĉi tie neniu, kiu ĝin signifoklarigus. Kaj Jozef diris al ili: La signifoklarigoj apartenas ja al Dio; tamen rakontu al mi.
Exodus 7:11Tiam ankaŭ Faraono alvokis la saĝulojn kaj sorĉistojn; kaj ankaŭ ili, la Egiptaj sorĉistoj, per siaj sorĉoj faris tiel.
Exodus 8:7Tion saman faris la sorĉistoj per siaj sorĉoj, kaj ili elirigis la ranojn sur la landon Egiptan.
Exodus 9:11Kaj la sorĉistoj ne povis teni sin antaŭ Moseo pro la abscesoj, ĉar la abscesoj estis sur la sorĉistoj kaj sur ĉiuj Egiptoj.
Leviticus 20:6Kaj se iu animo sin turnos al magiistoj kaj sorĉistoj, por malĉasti sub ilia gvido, tiam Mi turnos Mian vizaĝon kontraŭ tiun animon kaj ekstermos ĝin el inter ĝia popolo.
1 Samuel 6:2Kaj la Filiŝtoj vokis la pastrojn kaj la aŭguristojn, kaj diris: Kion ni faru kun la kesto de la Eternulo? sciigu al ni, kiamaniere ni resendu ĝin sur ĝian lokon.