Genezo 42:28
Kaj li diris al siaj fratoj: Mia mono estas redonita; jen ĝi estas en mia sako. Tiam konsterniĝis iliaj koroj, kaj kun tremo ili diris unuj al la aliaj: Kial Dio faris tion al ni?
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 42:36Kaj ilia patro Jakob diris al ili: Vi min seninfanigis; Jozef forestas, kaj Simeon forestas, kaj Benjamenon vi volas forpreni! sur min ĉio falis!
Leviticus 26:36Kaj al la restintoj el vi Mi sendos timon en ilian koron en la lando de iliaj malamikoj; kaj pelos ilin brueto de falanta folio, kaj ili kuros, kiel oni kuras de glavo, kaj ili falos, kiam neniu ilin persekutos.
1 Kings 10:5kaj la manĝaĵon ĉe lia tablo kaj la loĝejon de liaj sklavoj kaj la oficojn de liaj servantoj kaj iliajn vestojn kaj liajn vinverŝistojn, kaj liajn bruloferojn, kiujn li oferadis en la domo de la Eternulo; kaj ŝi estis tute ravita.
Song of Solomon 5:6Mi malfermis al mia amato; Sed mia amato forturniĝis kaj malaperis. Mia animo tremis, dum li parolis; Mi lin serĉis, sed mi lin ne trovis; Mi vokis lin, sed li ne respondis al mi.
Lamentations 2:17La Eternulo plenumis tion, kion Li intencis; Li plenumis Sian vorton, kiun Li eldiris antaŭ longa tempo; Li detruis senindulge, Li ĝojigis pri vi la malamikon, Li altigis la kornon de viaj kontraŭuloj.
Amos 3:6Ĉu oni blovas per korno en urbo, kaj la popolo ne ektimas? ĉu okazas malfeliĉo en urbo, se tion ne faris la Eternulo?