Genezo 42:6
Kaj Jozef estis la estro super la lando, kaj li estis la vendanto de la greno por la tuta popolo de la lando. Kaj la fratoj de Jozef venis kaj kliniĝis al li vizaĝaltere.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 19:1Kaj la du anĝeloj venis Sodomon vespere, kaj Lot tiam sidis ĉe la pordego de Sodom. Kiam Lot ilin ekvidis, li leviĝis renkonte al ili kaj kliniĝis vizaĝaltere.
Genesis 37:9Kaj li sonĝis ankoraŭ alian sonĝon kaj rakontis ĝin al siaj fratoj, kaj diris: Mi sonĝis ankoraŭ unu sonĝon: jen la suno kaj la luno kaj dek unu steloj kliniĝas antaŭ mi.
Genesis 41:54Kaj komenciĝis la sep jaroj de malsato, kiel diris Jozef; kaj estis malsato en ĉiuj landoj, sed en la tuta lando Egipta estis pano.
Genesis 41:56La malsato estis en la tuta lando. Jozef malfermis ĉiujn grenejojn, kaj vendadis al la Egiptoj. Kaj la malsato estis tre granda en la Egipta lando.
Genesis 44:14Kaj Jehuda kaj liaj fratoj venis en la domon de Jozef, kiu estis ankoraŭ tie, kaj ili ĵetis sin antaŭ li sur la teron.
Genesis 45:26Kaj ili sciigis al li, dirante: Jozef vivas ankoraŭ, kaj li regas nun super la tuta Egipta lando. Kaj lia koro konfuziĝis, ĉar li ne kredis al ili.