Genezo 44:20
Kaj ni diris al mia sinjoro: Ni havas maljunan patron, kaj malgrandan knabon, naskitan en lia maljuneco; kaj lia frato mortis, kaj li restis sola de sia patrino, kaj lia patro lin amas.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
19Mia sinjoro demandis siajn sklavojn, dirante: Ĉu vi havas patron aŭ fraton?
21Tiam vi diris al viaj sklavoj: Venigu lin al mi, ke mi lin rigardu.
Cross References
Genesis 37:3Kaj Izrael amis Jozefon pli ol ĉiujn siajn filojn, ĉar li estis por li filo naskita en maljuneco; kaj li faris al li mikskoloran veston.
Genesis 37:33Kaj li rekonis ĝin, kaj diris: Ĝi estas la vesto de mia filo! sovaĝa besto lin formanĝis! disŝirita estas Jozef!
Genesis 42:36Kaj ilia patro Jakob diris al ili: Vi min seninfanigis; Jozef forestas, kaj Simeon forestas, kaj Benjamenon vi volas forpreni! sur min ĉio falis!
Genesis 43:7Kaj ili diris: La homo severe demandis pri ni kaj pri nia familio, dirante: Ĉu via patro ankoraŭ vivas? ĉu vi havas fraton? Kaj ni respondis al li tiujn demandojn. Ĉu ni povis scii, ke li diros: Venigu vian fraton?
Genesis 46:21Kaj la filoj de Benjamen: Bela kaj Beĥer kaj Aŝbel, Gera kaj Naaman, Eĥi kaj Roŝ, Mupim kaj Ĥupim kaj Ard.
Luke 7:12Kaj kiam li alproksimiĝis al la pordego de la urbo, jen oni elportis mortinton, la solan filon de lia patrino, kaj ŝi estis vidvino; kaj granda homamaso el la urbo estis kun ŝi.