Genezo 49:11
Li alligas al la vinbertrunko sian azenidon Kaj al la delikata vinberbranĉo la filon de sia azenino; Li lavas en vino sian veston Kaj en sango de vinberoj sian mantelon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
12Liaj okuloj estas ruĝaj de vino Kaj la dentoj blankaj de lakto.
Cross References
1 Kings 4:25Kaj Jehuda kaj Izrael sidis en sendanĝereco, ĉiu sub siaj vinberbranĉoj kaj sub sia figarbo, de Dan ĝis Beer-Ŝeba, dum la tuta vivo de Salomono.
Isaiah 63:1Kiu estas tiu, kiu venas el Edom, en ruĝaj vestoj el Bocra? tiu majesta en siaj vestoj, klinanta sin sub la grandeco de sia forto? Tio estas Mi, anoncanta la veron, potenca por helpi.
Joel 3:18En tiu tago la montoj elgutigos dolĉan sukon, el la montetoj fluos lakto, kaj ĉiuj torentoj de Judujo estos plenaj de akvo; kaj fonto eliros el la domo de la Eternulo kaj liveros akvon al la valo Ŝitima.
Revelation 7:7El la tribo de Simeon, dek du miloj; El la tribo de Levi, dek du miloj; El la tribo de Isaĥar, dek du miloj;
Revelation 19:18por ke vi manĝu karnon de reĝoj kaj karnon de milestroj kaj karnon de fortuloj kaj karnon de ĉevaloj kaj de iliaj rajdantoj, kaj karnon de ĉiuj homoj, liberaj kaj sklavaj, grandaj kaj malgrandaj.