Genesis 49:22
Fruktoporta arbo estas Jozef, Fruktoporta arbo super fonto; La branĉoj etendiĝis super la muron.
Londona Biblio
In The King James Version
Joseph is a fruitful bough, even a fruitful bough by a well; whose branches run over the wall:
In Context
21Naftali estas belkura cervo; Li donas belajn parolojn.
23Ĉagrenis lin pafistoj Kaj pafis kaj malamikis kontraŭ li;
Cross References
Genesis 41:52Kaj al la dua li donis la nomon Efraim, ĉar, li diris, Dio faris min fruktoporta en la lando de mia suferado.
Genesis 48:1Post tiuj okazintaĵoj oni sciigis al Jozef: Jen, via patro estas malsana. Kaj li prenis kun si siajn du filojn, Manase kaj Efraim.
Genesis 48:15Kaj li benis Jozefon, kaj diris: Dio, antaŭ kiu iradis miaj patroj Abraham kaj Isaak, Dio, kiu paŝtis min de mia naskiĝo ĝis la nuna tago,
Genesis 48:19Sed lia patro rifuzis, kaj diris: Mi scias, mia filo, mi scias; li ankaŭ fariĝos popolo kaj li ankaŭ fariĝos granda, sed lia pli juna frato estos pli granda ol li, kaj lia idaro estos multenombra inter la popoloj.
Deuteronomy 33:13Kaj pri Jozef li diris: Benita de la Eternulo estas lia tero, Per donoj de la ĉielo, per roso, Kaj per la profundaĵo, kuŝanta malsupre,
Joshua 17:14Kaj la filoj de Jozef ekparolis al Josuo, dirante: Kial vi donis al mi kiel posedaĵon nur unu lotaĵon kaj unu parcelon, dum mi estas ja multnombra, ĉar la Eternulo min benis?