Genesis 49:6
En ilian konsilon mia animo ne iru, Al ilia kunveno ne aliĝu mia honoro; Ĉar en sia kolero ili mortigis viron Kaj pro sia kaprico ili kripligis bovon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
5Simeon kaj Levi, fratoj; Iloj kruelaj estas viaj glavoj,
Cross References
Genesis 34:30Tiam Jakob diris al Simeon kaj al Levi: Vi afliktis min kaj faris min malaminda por la loĝantoj de la lando, por la Kanaanidoj kaj Perizidoj. Mi havas ja malmulte da homoj; kiam ili kolektiĝos kontraŭ mi kaj venkobatos min, tiam estos ekstermita mi kaj mia domo.
Judges 5:21La torento Kiŝon forportis ilin, La torento antikva, la torento Kiŝon. Piedpremu, mia animo, la fortulojn.
Psalms 5:10Montru ilian kulpon, ho Dio, Ke ili falu per siaj intencoj; Pro iliaj multaj krimoj ĵetu ilin malsupren, Ĉar ili ribelis kontraŭ Vi.
Psalms 26:4Mi ne sidas kun homoj malveremaj, Kaj kun falsemuloj mi ne iros.
Psalms 28:3Ne kunpereigu min kune kun malpiuloj, kaj kun krimfarantoj, Kiuj parolas pace kun siaj proksimuloj, Dum malbono estas en ilia koro.
Psalms 42:5Kial vi malĝojas, ho mia animo? Kaj kial vi konsterniĝas en mi? Esperu al Dio; Ĉar ankoraŭ mi dankos Lin, La savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion.