Genezo 50:24
Kaj Jozef diris al siaj fratoj: Mi mortas, sed Dio rememoros vin, kaj elkondukos vin el ĉi tiu lando en la landon, pri kiu Li ĵuris al Abraham, Isaak, kaj Jakob.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 12:7Kaj la Eternulo aperis al Abram, kaj diris: Al via idaro Mi donos ĉi tiun teron. Kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo, kiu aperis al li.
Genesis 13:17Leviĝu, trairu la landon laŭlonge kaj laŭlarĝe, ĉar al vi Mi ĝin donos.
Genesis 15:14Tamen la popolon, ĉe kiu ili estos sklavoj, Mi juĝos; kaj poste ili eliros kun granda havo.
Genesis 15:18En tiu tago la Eternulo faris interligon kun Abram, dirante: Al via idaro Mi donos ĉi tiun landon, de la rivero de Egiptujo ĝis la granda rivero, la rivero Eŭfrato:
Genesis 21:1Kaj la Eternulo rememoris Saran, kiel Li diris, kaj la Eternulo faris al Sara, kiel Li parolis.
Genesis 28:13Kaj jen la Eternulo staras sur ĝi, kaj diras: Mi estas la Eternulo, la Dio de via patro Abraham kaj la Dio de Isaak; la teron, sur kiu vi kuŝas, Mi donos al vi kaj al via idaro.