Genezo 7:1
Kaj la Eternulo diris al Noa: Eniru vi kaj via tuta familio en la arkeon, ĉar vin Mi vidis, ke vi estas virtulo antaŭ Mi en ĉi tiu generacio.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 6:18Kaj Mi starigos Mian interligon kun vi; kaj vi eniros en la arkeon, vi kaj viaj filoj kaj via edzino kaj la edzinoj de viaj filoj kune kun vi.
Genesis 7:13Ĝuste en tiu tago eniris en la arkeon Noa, kaj Ŝem kaj Ĥam kaj Jafet, la filoj de Noa, kaj la edzino de Noa, kaj la tri edzinoj de liaj filoj kune kun ili;
Psalms 33:18Jen la okulo de la Eternulo estas sur tiuj, kiuj Lin timas, Kiuj esperas Lian favoron,
Proverbs 10:6Beno estas sur la kapo de piulo; Sed la buŝo de malpiulo kaŝas krimon.
Proverbs 11:4Ne helpos riĉo en la tago de kolero; Sed bonfaremo savas de morto.
Proverbs 18:10La nomo de la Eternulo estas fortika turo: Tien kuras virtulo, kaj estas ŝirmata.