Genezo 9:23
Kaj Ŝem kaj Jafet prenis la veston kaj metis ĝin sur siajn ŝultrojn, kaj iris dorsdirekte kaj kovris la nudecon de sia patro; kaj iliaj vizaĝoj estis turnitaj malantaŭen, kaj la nudecon de sia patro ili ne vidis.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
24Kaj Noa vekiĝis de sia ebrieco, kaj li sciiĝis, kiel agis kun li lia pli juna filo.
Cross References
Exodus 20:12Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe daŭru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
Romans 13:7Redonu ŝuldon al ĉiuj: tributon, al kiu tributo estas ŝuldata; imposton, al kiu imposto; timon, al kiu timo; honoron, al kiu honoro.
1 Timothy 5:1Ne riproĉu maljunulon, sed konsilu lin, kiel patron; la pli junajn virojn, kiel fratojn;
1 Timothy 5:19Kontraŭ presbitero ne akceptu denuncon krom ĉe du aŭ tri atestantoj.
1 Peter 4:8antaŭ ĉio havante fervoran amon unu al alia; ĉar amo kovras amason da pekoj;