Libro de Ĥabakuk 1:8
Pli rapidaj ol leopardoj estas ĝiaj ĉevaloj, kaj pli lertaj ol lupoj vespere; en grandaj amasoj venas ĝiaj rajdantoj de malproksime, flugas kiel aglo, kiu rapidas al manĝaĵo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
7Terura kaj timinda ĝi estas; ĝia juĝado kaj regado dependas de ĝi mem.
Read all of Libro de Ĥabakuk 1
Cross References
Deuteronomy 28:49La Eternulo venigos sur vin popolon de malproksime, de la fino de la tero; ĝi venos, kiel flugas aglo; tio estos popolo, kies lingvon vi ne komprenos,
Isaiah 5:26Kaj Li levos signon por la popoloj malproksimaj, kaj alvokos tian popolon de la ekstremaĵo de la tero, kaj ĝi venos rapide kaj facile.
Jeremiah 5:6Pro tio mortigos ilin leono el la arbaro, lupo el la stepo ilin prirabos, leopardo atendos ilin apud iliaj urboj; ĉiu, kiu eliros el tie, estos disŝirata. Ĉar multaj fariĝis iliaj krimoj, fortaj fariĝis iliaj perfidoj.
Ezekiel 17:3kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Granda aglo kun grandaj flugiloj kaj grandaj korpomembroj, plene kovrita de diverskoloraj plumoj, venis sur Lebanonon kaj prenis pinton de cedro;
Hosea 8:1Metu trumpeton al via buŝo! Li flugas kiel aglo al la domo de la Eternulo, pro tio, ke ili agis kontraŭ Mia interligo kaj defalis de Mia instruo.
Zephaniah 3:3Ĝiaj eminentuloj meze de ĝi estas kiel blekegantaj leonoj; ĝiaj juĝistoj estas kiel lupoj vespere; ili nenion restigas ĝis mateno.