Libro de Ĥabakuk 3:13
Vi elpaŝis, por helpi al Via popolo, Por helpi al Via sanktoleito. Vi frakasas la supron de la domo de malpiulo, Nudigas la fundamenton ĝis la kolo. Sela.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
12Kun kolero Vi paŝas sur la tero, Kun indigno Vi piedpremas naciojn.
Read all of Libro de Ĥabakuk 3
Cross References
Exodus 12:29Kiam venis la noktomezo, la Eternulo batis ĉiujn unuenaskitojn en la lando Egipta, de la unuenaskito de Faraono, sidanta sur sia trono, ĝis la unuenaskito de malliberulo, sidanta en malliberejo; kaj ĉiujn unuenaskitojn el la brutoj.
Exodus 15:1Tiam Moseo kaj la Izraelidoj kantis ĉi tiun kanton al la Eternulo, kaj parolis jene: Mi kantos al la Eternulo, ĉar Li alte leviĝis; Ĉevalon kaj ĝian rajdanton Li ĵetis en la maron.
Joshua 10:24Kaj kiam oni elkondukis tiujn reĝojn al Josuo, tiam Josuo alvokis ĉiujn Izraelidojn, kaj diris al la estroj de la militistoj, kiuj iris kun li: Alproksimiĝu, metu viajn piedojn sur la kolojn de ĉi tiuj reĝoj; kaj ili aliris, kaj metis siajn piedojn sur iliajn kolojn.
Joshua 11:8Kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de la Izraelidoj, kaj ĉi tiuj batis ilin, kaj persekutis ilin ĝis Granda Cidon kaj ĝis Misrefot-Maim, kaj ĝis la valo de Micpe oriente, kaj batis ilin tiel, ke ili lasis al ili neniun restanton.
Psalms 18:37Mi persekutas miajn malamikojn, kaj mi atingas ilin; Kaj mi ne revenas, ĝis mi ilin pereigas.
Psalms 28:8La Eternulo estas ilia forto, Li estas savanta forto por Sia sanktoleito.