Libro de Ĥagaj 1:12
Zerubabel, file de Ŝealtiel, kaj la ĉefpastro Josuo, filo de Jehocadak, kaj la tuta cetera popolo aŭskultis la voĉon de la Eternulo, ilia Dio, kaj la vortojn de la profeto Ĥagaj, kun kiuj lin sendis la Eternulo, ilia Dio; kaj la popolo ektimis la Eternulon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 22:12Kaj Tiu diris: Ne etendu vian manon sur la knabon, kaj faru al li nenion; ĉar nun Mi scias, ke vi timas Dion kaj vi ne indulgis pro Mi vian filon, la solan.
Ezra 5:2Tiam leviĝis Zerubabel, filo de Ŝealtiel, kaj Jeŝua, filo de Jocadak, kaj komencis konstrui la domon de Dio en Jerusalem, kaj kun ili estis la profetoj de Dio, kiuj fortigadis ilin.
Proverbs 1:7La timo antaŭ la Eternulo estas la komenco de sciado. Saĝon kaj instruon malpiuloj malestimas.
Isaiah 50:10Kiu inter vi timas la Eternulon, aŭskultas la voĉon de Lia servanto? Kvankam li iras en mallumo kaj nenio brilas al li, tamen li fidu la nomon de la Eternulo kaj apogu sin sur sia Dio.
Haggai 1:1En la dua jaro de la reĝo Dario, en la sesa monato, en la unua tago de la monato, aperis vorto de la Eternulo per la profeto Ĥagaj al Zerubabel, filo de Ŝealtiel, regionestro de Judujo, kaj al la ĉefpastro Josuo, filo de Jehocadak, dirante:
Haggai 2:2Diru al Zerubabel, filo de Ŝealtiel, regionestro de Judujo, kaj al la ĉefpastro Josuo, filo de Jehocadak, kaj al la cetera popolo jene: