Haggai 1:4
Ĉu por vi mem estas nun la ĝusta tempo, por sidi en viaj tabulitaj domoj, dum tiu domo estas ruinoj?
Londona Biblio
In The King James Version
Is it time for you, O ye, to dwell in your cieled houses, and this house lie waste?
In Context
3Sed aperis vorto de la Eternulo per la profeto Ĥagaj, dirante:
5Nun tiele diras la Eternulo Cebaot: Pripensu bone vian staton:
Cross References
Leviticus 19:25Sed en la kvina jaro vi povas manĝi ĝiajn fruktojn, kolektante por vi ĝiajn produktaĵojn: Mi estas la Eternulo, via Dio.
2 Kings 5:26Sed tiu diris al li: Mia koro ne forestis, kiam la homo returnis sin de sia ĉaro renkonte al vi. Ĉu nun estas la tempo, por preni arĝenton aŭ preni vestojn aŭ olivarbojn, vinberĝardenojn, ŝafojn, bovojn, sklavojn, aŭ sklavinojn?
Psalms 102:14Ĉar Viaj sklavoj ekamis ĝiajn ŝtonojn, Ĉarma estas por ili ĝia polvo.
Ecclesiastes 3:3estas tempo por mortigi, kaj tempo por kuraci; estas tempo por detrui, kaj tempo por konstrui;
Jeremiah 26:18Miĥa, la Moreŝetano, profetis en la tempo de Ĥizkija, reĝo de Judujo, kaj diris al la tuta Juda popolo jene: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Cion estos plugita kiel kampo, Jerusalem fariĝos ruinaĵo, kaj la monto de la templo fariĝos arbara altaĵo.
Jeremiah 33:12Tiele diras la Eternulo Cebaot: Sur ĉi tiu loko, kiu dezertiĝis tiel, ke tie ne troviĝas homo nek bruto, kaj en ĉiuj ĝiaj urboj denove troviĝos loĝejoj de paŝtistoj, kiuj ripozigos tie siajn ŝafojn;