Libro de Ĥagaj 1:6
vi semas multe, sed enportas malmulte; vi manĝas, sed ne ĝissate; vi trinkas, sed ne ĝisebrie; vi vestas vin, sed ne estas al vi varme; kiu laborenspezas monon, tiu laborenspezas por truhava saketo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
5Nun tiele diras la Eternulo Cebaot: Pripensu bone vian staton:
7Tiele diras la Eternulo Cebaot: Pripensu bone vian staton.
Cross References
Leviticus 26:26Kiam Mi rompos al vi la apogon de la pano, tiam dek virinoj bakos vian panon en unu forno kaj redonos vian panon pesante, kaj vi manĝos kaj ne satiĝos.
Deuteronomy 28:38Multe da semoj vi elportos sur la kampon, sed malmulte vi enkolektos; ĉar formanĝos tion la akridoj.
1 Kings 17:12Sed ŝi respondis: Kiel vivas la Eternulo, via Dio, mi ne havas bakitaĵon, sed nur plenmanon da faruno en la vazo kaj iom da oleo en la kruĉo; jen mi kolektis du pecojn da ligno, kaj mi iros kaj pretigos tion por mi kaj por mia filo, kaj ni tion manĝos kaj mortos.
Job 20:28Malaperos la greno el lia domo, Disŝutita ĝi estos en la tago de Lia kolero.
Proverbs 11:24Unu disdonas, kaj riĉiĝas ĉiam pli; Alia tro avaras, kaj tamen nur malriĉiĝas.
Jeremiah 12:13Ili semis tritikon, sed rikoltis dornojn; ili elspezis, sed ne profitis; viaj enspezoj estos hontindaj, pro la flama kolero de la Eternulo.