Epistolo al la hebreoj 10:22
ni alproksimiĝu kun sincera koro, en pleneco de fido, kun niaj koroj aspergitaj for de malbona konscienco, kaj kun la korpoj lavitaj per akvo pura;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
21kaj havante grandan pastron super la domo de Dio,
23ni tenu firme la konfeson de nia espero sendekliniĝe; ĉar la promesinto estas fidela;
Read all of Epistolo al la hebreoj 10
Cross References
Leviticus 8:6Kaj Moseo alvenigis Aaronon kaj liajn filojn, kaj li lavis ilin per akvo.
Numbers 8:7Kaj tiel agu kun ili, por purigi ilin: aspergu ilin per akvo propeka, kaj ili prirazu sian tutan korpon kaj lavu siajn vestojn kaj purigu sin.
1 Kings 15:3Li iradis en ĉiuj pekoj de sia patro, kiujn ĉi tiu faris antaŭ li; kaj lia koro ne estis plene fordonita al la Eternulo, lia Dio, kiel la koro de lia patro David.
1 Chronicles 28:9Kaj vi, mia filo Salomono, konu la Dion de via patro, kaj servu al Li el plena koro kaj kun animo sincera; ĉar ĉiujn korojn la Eternulo esploras, kaj ĉiujn pensojn kaj intencojn Li komprenas. Se vi serĉos Lin, vi Lin trovos; kaj se vi forlasos Lin, Li forpuŝos vin por ĉiam.
Psalms 9:1Mi gloros Vin, ho Eternulo, per mia tuta koro; Mi rakontos ĉiujn Viajn mirindaĵojn.
Psalms 51:10Koron puran kreu al mi, ho Dio, Kaj spiriton fidelan novigu en mi.