Epistolo al la hebreoj 11:4
Per la fido Habel oferis al Dio pli bonan oferon ol Kain, per kio li ricevis ateston, ke li estas justa, ĉar Dio atestis pri liaj donacoj; kaj per ĝi li, mortinte, ankoraŭ parolas.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Epistolo al la hebreoj 11
Cross References
Genesis 4:8Kaj Kain parolis kun sia frato Habel; kaj kiam ili estis sur la kampo, Kain leviĝis kontraŭ sian fraton Habel kaj mortigis lin.
Genesis 4:15Kaj la Eternulo diris al li: Sciu, ke al iu, kiu mortigos Kainon, estos venĝite sepoble. Kaj la Eternulo faris sur Kain signon, ke ne mortigu lin iu, kiu lin renkontos.
Leviticus 9:24Kaj eliris fajro el antaŭ la Eternulo kaj konsumis sur la altaro la bruloferon kaj la sebon; kaj la tuta popolo vidis, kaj ili ĝoje ekkriis kaj falis vizaĝaltere.
Job 8:10Ili instruos vin, diros al vi, Kaj el sia koro elirigos vortojn.
Proverbs 21:27Oferdono de malvirtuloj estas abomenaĵo; Kiom pli, kiam li ĝin alportas kiel pekoferon!
Luke 11:51de la sango de Habel ĝis la sango de Zeĥarja, kiu pereis inter la altaro kaj la sankta domo; jes, mi diras al vi: Ĝi estos postulita el ĉi tiu generacio.