Epistolo al la hebreoj 11:8
Per la fido Abraham, vokite, obeis eliri en lokon, kiun li estis ricevonta kiel heredaĵon; kaj li eliris, ne sciante, kien li iras.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Epistolo al la hebreoj 11
Cross References
Genesis 11:31Kaj Teraĥ prenis sian filon Abram kaj sian nepon Lot, filo de Haran, kaj sian bofilinon Saraj, edzino de lia filo Abram; kaj ili eliris kune el Ur la Ĥaldea, por iri en la landon Kanaanan; kaj ili venis ĝis Ĥaran kaj enloĝiĝis tie.
Genesis 12:7Kaj la Eternulo aperis al Abram, kaj diris: Al via idaro Mi donos ĉi tiun teron. Kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo, kiu aperis al li.
Genesis 15:5Kaj Li elirigis lin eksteren, kaj diris: Rigardu al la ĉielo kaj kalkulu la stelojn, se vi povas ilin kalkuli. Kaj Li diris al li: Tiel estos via idaro.
Genesis 17:8Kaj Mi donos al vi kaj al via idaro post vi la landon, en kiu vi loĝas kiel fremdulo, la tutan landon Kanaanan, por eterna posedaĵo, kaj Mi estos Dio por ili.
Genesis 22:18Kaj beniĝos per via idaro ĉiuj popoloj de la tero, pro tio, ke vi obeis Mian voĉon.
Numbers 10:30Sed tiu diris al li: Mi ne iros, sed al mia lando kaj al mia parencaro mi iros.