Hebrews 12:18
Ĉar vi ne alvenis al monto tuŝebla kaj brulanta per fajro, kaj al nigreco kaj mallumo kaj ventego,
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 19:12Kaj difinu limon por la popolo ĉirkaŭe, dirante: Gardu vin, ke vi ne supreniru sur la monton nek tuŝu ĝian bazon; ĉiu, kiu tuŝos la monton, estu mortigita.
Exodus 24:17Kaj la aspekto de la majesto de la Eternulo estis kiel fajro flamanta sur la supro de la monto antaŭ la okuloj de la Izraelidoj.
Deuteronomy 5:22Tiujn vortojn diris la Eternulo al via tuta anaro sur la monto, el meze de la fajro, nubo, kaj nebulo, per voĉo laŭta; kaj Li nenion plu aldonis. Kaj Li skribis ilin sur du ŝtonaj tabeloj kaj donis ilin al mi.
Romans 8:15Ĉar vi ne ricevis la spiriton de sklaveco denove al timo; sed vi ricevis la spiriton de adopto, per kiu ni krias: Aba, Patro.
2 Timothy 1:7Ĉar Dio donis al ni spiriton ne de malkuraĝeco, sed de potenco kaj amo kaj sinregado.