Epistolo al la hebreoj 5:14
Sed solida nutraĵo estas por la plenaĝuloj, kiuj per uzado havas la sentojn ekzercitaj, por distingi inter bono kaj malbono.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
13Ĉar ĉiu, kiu nutriĝas per lakto, estas nesperta rilate la vorton de justeco; ĉar li estas infaneto.
Read all of Epistolo al la hebreoj 5
Cross References
2 Samuel 14:17Kaj via sklavino diris al si: La vorto de mia sinjoro la reĝo donos trankvilecon; ĉar kiel anĝelo de Dio, tiel estas mia sinjoro la reĝo, por distingi la bonon kaj malbonon; kaj la Eternulo, via Dio, estos kun vi.
1 Kings 3:11Kaj Dio diris al li: Ĉar vi petis ĉi tion, sed ne petis por vi longan vivon kaj ne petis por vi riĉecon kaj ne petis la animon de viaj malamikoj, sed vi petis saĝon, por povoscii regi,
Job 12:11La orelo esploras ja la parolon, Kaj la palato gustumas al si la manĝaĵon.
Psalms 119:103Kiel dolĉa estas por mia palato Via vorto! Pli ol mielo por mia buŝo!
Song of Solomon 2:3Kiel pomarbo inter arboj nefruktaj, Tiel estas mia amato inter la junuloj. Mi sopiris al lia ombro, jen mi sidiĝis; Kaj liaj fruktoj estas bongustaj al mia palato.
Matthew 5:48Estu do perfektaj, kiel ankaŭ via ĉiela Patro estas perfekta.