Epistolo al la hebreoj 5:4
Kaj neniu alprenas al si tiun honoron krom la vokato de Dio, tiel same, kiel Aaron.
Londona Biblio
In The King James Version
And no man taketh this honour unto himself, but he that is called of God, as was Aaron.
In Context
3kaj pro tio li devas, kiel por la popolo, tiel ankaŭ por si mem, oferi pro pekoj.
Read all of Epistolo al la hebreoj 5
Cross References
Leviticus 8:2Prenu Aaronon kaj liajn filojn kune kun li kaj la vestojn kaj la sanktan oleon kaj bovidon por pekofero kaj du virŝafojn kaj korbon da macoj.
Numbers 16:5Kaj li ekparolis al Koraĥ kaj al lia tuta anaro, dirante: Morgaŭ la Eternulo montros, kiu estas Lia kaj kiu estas sankta, por ke Li alproksimigu lin al Si; kaj kiun Li elektos, tiun Li alproksimigos al Si.
Numbers 16:10Kaj Li alproksimigos vin kaj ĉiujn viajn fratojn, la idojn de Levi, kun vi; kaj nun vi postulas eĉ pastrecon!
Numbers 16:40memorige por la Izraelidoj, ke laiko, kiu ne estas el la idoj de Aaron, ne alproksimiĝu, por incensi antaŭ la Eternulo, por ke li ne fariĝu kiel Koraĥ kaj lia anaro, kiel diris la Eternulo al li per Moseo.
Numbers 17:3Sed la nomon de Aaron skribu sur la bastono de Levi; ĉar unu bastono devas esti de la estro de ilia tribo.
Numbers 18:7Kaj vi kune kun viaj filoj plenumu vian pastradon en ĉio, kio koncernas la altaron, kaj tion, kio estas malantaŭ la kurteno, kaj servu; kiel donacon Mi donas al vi la servadon de via pastrado; sed laiko, kiu alproksimiĝos, estu mortigita.