Epistolo al la hebreoj 7:26
Ĉar por ni konvenis tia ĉefpastro, sankta, senpeka, senmakula, apartigita for de pekuloj, kaj farita pli alta ol la ĉielo;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Epistolo al la hebreoj 7
Cross References
Psalms 68:18Vi supreniris alten, alkondukis kaptitojn, Prenis donacojn de homoj, Kaj eĉ ribeluloj povas loĝi ĉe la Eternulo, la Dio.
Ezekiel 44:27Kaj en la tago, kiam li venos en la sanktejon, en la internan korton, por servi en la sanktejo, li alportu sian pekoferon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Mark 16:19Tiam la Sinjoro Jesuo, post kiam li parolis al ili, estis ricevita supren en la ĉielon, kaj sidiĝis dekstre de Dio.
Luke 23:22Kaj la trian fojon li diris al ili: Kial? kian malbonon faris ĉi tiu? mi trovis en li nenion indan je morto; mi do lin skurĝos kaj liberigos.
Luke 23:47Kaj kiam la centestro vidis la okazantaĵon, li gloris Dion, dirante: Ĉi tiu estis ja justulo.
Luke 24:46kaj li diris al ili: Tiel estas skribite, ke la Kristo devas suferi, kaj leviĝi el la mortintoj la trian tagon;