Libro de Hoŝea 1:10
Tamen la nombro de la Izraelidoj estos kiel la sablo ĉe la maro, ne mezurebla kaj ne kalkulebla. Kaj sur la sama loko, kie estis dirite al ili: Vi ne estas Mia popolo, oni diros al ili: Infanoj de la vivanta Dio.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
9Kaj Li diris: Donu al li la nomon Lo-Ami; ĉar vi ne estas Mia popolo, kaj Mi ne estos por vi.
Cross References
Genesis 13:16Kaj Mi faros vian idaron kiel polvo de la tero; se iu povos kalkuli la polvon de la tero, li kalkulos ankaŭ vian idaron.
Genesis 32:12Vi diris ja: Mi faros al vi bonon, kaj Mi faros vian idaron tia, kia estas la apudmara sablo, kiun oni ne povas kalkuli pro multegeco.
Isaiah 43:6Mi diros al la nordo: Redonu! kaj al la sudo: Ne retenu! venigu Miajn filojn de malproksime kaj Miajn filinojn de la randoj de la tero,
Isaiah 49:17Rapidos viaj konstruantoj; viaj detruantoj kaj viaj ekstermantoj eliros for de vi.
Isaiah 60:4Levu ĉirkaŭen viajn okulojn, kaj rigardu: ĉiuj ili kolektiĝas kaj iras al vi; viaj filoj venas de malproksime, kaj viaj filinoj estas portataj sur la brako.
Jeremiah 33:22Kiel nekalkulebla estas la armeo de la ĉielo kaj nemezurebla la sablo de la maro, tiel Mi multigos la idaron de Mia servanto David, kaj la Levidojn, kiuj faras servadon al Mi.