Libro de Hoŝea 1:6
Kaj ŝi denove gravediĝis kaj naskis filinon; kaj Li diris al li: Donu al ŝi la nomon Lo-Ruĥama; ĉar Mi ne plu kompatos la domon de Izrael, sed postulos de ili pagon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
5En tiu tempo Mi rompos la pafarkon de Izrael en la valo Jizreel.
Cross References
2 Kings 17:20Kaj abomenis la Eternulo la tutan idaron de Izrael kaj humiligis ilin kaj transdonis ilin en la manon de rabantoj, ĝis Li tute forĵetis ilin de antaŭ Si.
Isaiah 27:11Kiam sekiĝos ĝiaj branĉoj, oni ilin rompos; venos virinoj kaj forbruligos ilin. Ĉar tio ne estas popolo prudenta, tial ĝia Kreinto ne kompatos ĝin, kaj ĝia Farinto ĝin ne indulgos.
Hosea 2:23Mi faros ŝin al Mi fruktoporta sur la tero, kaj Mi kompatos la nekompatitinon; kaj al tiu, kiu estis ne Mia popolo, Mi diros: Vi estas Mia popolo; kaj ĝi diros: Vi estas mia Dio.
Amos 7:8Kaj la Eternulo diris al mi: Kion vi vidas, Amos? Mi respondis: Vertikalon. Kaj la Sinjoro diris: Jen Mi metos vertikalon meze de Mia popolo Izrael; Mi ne plu indulgos ĝin;
1 Peter 2:10kiuj iam estis ne-popolo, sed nun estas popolo de Dio; antaŭe nekompatitoj, sed nun kompatitoj.