Libro de Hoŝea 10:12
Semu al vi justecon, tiam vi rikoltos amon; plugu al vi plugotaĵon; estas tempo, por turni sin al la Eternulo, ĝis Li venos kaj verŝos sur vin justecon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Psalms 72:6Li malleviĝu, kiel pluvo sur falĉitan herbejon; Kiel gutoj, kiuj malsekigas la teron.
Psalms 126:5Kiuj semas kun larmoj, Tiuj rikoltos kun kanto.
Proverbs 18:21Morto kaj vivo dependas de la lango; Kaj kiu ĝin amas, tiu manĝos ĝiajn fruktojn.
Isaiah 5:6Mi lasos ĝin dezerta, ĝi ne estos pritranĉata nek prifosata, kaj elkreskos en ĝi dornoj kaj pikarbustoj; kaj al la nuboj mi ordonos, ke ili ne verŝu sur ĝin pluvon.
Isaiah 31:1Ve al tiuj, kiuj iras Egiptujon, por serĉi helpon, kaj esperas je ĉevaloj, kaj fidas ĉarojn, ĉar estas multe da ili, kaj rajdantojn, ĉar ili estas fortaj; sed ili ne rigardas al la Sanktulo de Izrael kaj ne demandas la Eternulon.
Isaiah 44:3Ĉar Mi verŝos akvon sur la soifantaĵon kaj torentojn sur la sekan teron; Mi verŝos Mian spiriton sur vian idaron kaj Mian benon sur viajn devenontojn,