Libro de Hoŝea 10:8
Detruitaj estos la altaĵoj de Aven, la peko de Izrael; kardo kaj dornoj kreskos sur iliaj altaroj; ili diros al la montoj: Kovru nin; kaj al la montetoj: Falu sur nin.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
7Malaperos Samario kun sia reĝo, kiel ŝaŭmo sur la supraĵo de akvo.
Cross References
Deuteronomy 9:21Kaj vian pekon, kiun vi faris, la bovidon, mi prenis kaj forbruligis ĝin per fajro kaj disbatis ĝin, disfrakasante tiel, ke ĝi fariĝis malgrandpeca kiel polvo, kaj mi ĵetis ĝian polvon en la torenton, kiu defluas de la monto.
1 Kings 12:30Kaj ĉi tiu afero fariĝis kaŭzo de pekado: la popolo komencis iradi al unu el ili ĝis Dan.
1 Kings 13:34Kaj ĉi tio fariĝis peko por la domo de Jerobeam, por pereo kaj ekstermiĝo de sur la tero.
2 Kings 23:15Ankaŭ la altaron, kiu estis en Bet-El, kaj la altaĵon, kiun aranĝis Jerobeam, filo de Nebat, kiu pekigis Izraelon, ankaŭ tiun altaron kaj la altaĵon li detruis, kaj li forbruligis la altaĵon kaj faris el ĝi polvon kaj forbruligis la sanktan stangon.
2 Chronicles 34:5La ostojn de la pastroj li forbruligis sur iliaj altaroj; kaj li purigis Judujon kaj Jerusalemon.
Isaiah 2:21por eniri en kavernojn de rokoj kaj en fendojn de ŝtonegoj, pro timo antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Lia majesta grandeco, kiam Li leviĝos, por ĵeti teruron sur la teron.