Libro de Hoŝea 13:6
Kiam ili havis paŝtejon, ili satiĝis; kaj kiam ili satiĝis, tiam fieriĝis ilia koro, kaj tial ili forgesis Min.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
5Mi konis vin en la dezerto, en la lando de sekeco.
7Tial Mi estos por ili kiel leono, kiel leopardo, kiu embuskas ĉe la vojo.
Cross References
Deuteronomy 6:10Kaj kiam la Eternulo, via Dio, venigos vin en la landon, pri kiu Li ĵuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, ke Li donos al vi grandajn kaj bonajn urbojn, kiujn vi ne konstruis,
Deuteronomy 32:13Li portis lin sur altaĵon de la tero, Manĝigis al li produktojn de kampoj, Nutris lin per mielo el ŝtono Kaj per oleo el granita roko,
Nehemiah 9:25Kaj ili venkoprenis urbojn fortikigitajn kaj teron grasan, kaj ili ekposedis domojn plenajn de ĉio bona, putojn elhakitajn en ŝtonoj, vinberĝardenojn kaj olivĝardenojn, kaj multajn manĝaĵdonajn arbojn. Kaj ili manĝis, satiĝis, grasiĝis, kaj ĝuis, dank’ al Via granda boneco.
Psalms 10:4Malpiulo en sia malhumileco ne esploras; En ĉiuj liaj pensoj Dio ne ekzistas.
Isaiah 17:10Ĉar vi forgesis la Dion de via savo kaj ne memoris la Rokon de via forteco; tial vi plantis plantaĵojn plezurigajn kaj kreskigis fremdan vinberbranĉon;
Ezekiel 23:35Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi forgesis Min kaj forĵetis Min malantaŭ vian dorson, tial suferu nun pro viaj malvirtoj kaj pro viaj malĉastaĵoj.