Libro de Hoŝea 2:12
Mi dezertigos ŝiajn vinbertrunkojn kaj ŝiajn figarbojn, pri kiuj ŝi diras: Tio estas donaco, kiun donis al mi miaj amistoj; Mi faros ilin arbaro, kaj la bestoj de la kampo ilin manĝos.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Isaiah 5:5Nun mi sciigos al vi, kion mi faros al mia vinberĝardeno: forigita estos ĝia barilo, kaj ĝi estos ruinigata, ĝiaj muroj estos disĵetitaj, kaj ĝi estos piedpremata.
Isaiah 29:17Sed jen baldaŭ, post mallonga tempo, Lebanon aliformiĝos en fruktoportan kampon, kaj la fruktoporta kampo estos rigardata kiel arbaro.
Jeremiah 8:13Mi plene ŝirkolektos ilin, diras la Eternulo; ne restos beroj sur la vinberbranĉo nek figoj sur la figarbo, kaj la folioj forvelkos, kaj Mi donos al ili plenan pereon.
Jeremiah 26:18Miĥa, la Moreŝetano, profetis en la tempo de Ĥizkija, reĝo de Judujo, kaj diris al la tuta Juda popolo jene: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Cion estos plugita kiel kampo, Jerusalem fariĝos ruinaĵo, kaj la monto de la templo fariĝos arbara altaĵo.
Hosea 5:14Ĉar Mi estas kiel leono por Efraim, kiel leonido por la domo de Jehuda; Mi, Mi disŝiros kaj foriros; Mi forportos, kaj neniu povos savi.
Hosea 13:8Mi atakos ilin, kiel ursino, kiu perdis la infanojn, Mi disŝiros ilian ŝlositan koron, Mi manĝegos ilin tie, kiel leono; sovaĝaj bestoj ilin disŝiros.