Libro de Hoŝea 2:16
En tiu tempo, diras la Eternulo, ŝi nomos Min: Mia edzo; ŝi ne plu nomos Min: Mia mastro.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
17Mi forigos de ŝia buŝo la nomojn de la Baaloj, kaj oni ne plu rememoros ilin laŭ ilia nomo.
Cross References
Judges 19:3Kaj leviĝis ŝia edzo kaj iris al ŝi, por paroli al ŝia koro, por revenigi ŝin; kun li estis lia junulo kaj paro da azenoj. Kaj ŝi enirigis lin en la domon de sia patro; kaj la patro de la juna virino lin ekvidis kaj akceptis lin kun ĝojo.
Isaiah 40:2Parolu al la koro de Jerusalem, kaj voku al ĝi, ke finiĝis la tempo de ĝia batalado, ke pardonita estas ĝia kulpo, ke ĝi ricevis el la mano de la Eternulo duoble pro ĉiuj siaj pekoj.
Jeremiah 3:14Revenu, defalintaj infanoj, diras la Eternulo, ĉar Mi estas via sinjoro, kaj Mi prenos vin po unu el urbo kaj po du el tribo kaj venigos vin en Cionon.
Hosea 2:7Ŝi postkuros siajn amistojn, sed ŝi ne kuratingos ilin; ŝi serĉos ilin, sed ne trovos; kaj ŝi diros: Mi iros returne al mia unua edzo, ĉar pli bone estis al mi tiam, ol nun.
2 Corinthians 11:2Ĉar mi ĵaluzas pri vi per Dia ĵaluzo, ĉar mi fianĉigis vin al unu edzo, por ke mi prezentu vin kiel ĉastan virgulinon al Kristo.
Revelation 19:7Ni ĝoju kaj triumfu, kaj donu al Li la gloron; ĉar venis la edziĝo de la Ŝafido, kaj lia edzino sin pretigis.