Hosea 3:4
Ĉar dum longa tempo la Izraelidoj restos sen reĝo, sen estro, sen oferoj, sen statuo, sen efodo, kaj sen domaj dioj;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 31:19Laban estis foririnta, por tondi siajn ŝafojn; tiam Raĥel ŝtelis la domajn diojn de sia patro.
Exodus 28:4Kaj jen estas la vestoj, kiujn ili devas fari: surbrustaĵo, efodo, tuniko, ĥitono teksita, cidaro, kaj zono. Kaj ili faru sanktajn vestojn por via frato Aaron kaj por liaj filoj, ke li estu Mia pastro.
Leviticus 8:7Kaj li metis sur lin la ĥitonon kaj zonis lin per zono kaj vestis lin per la tuniko kaj metis sur lin la efodon kaj zonis lin per la zono de la efodo kaj alfortikigis per ĝi la efodon sur li.
Judges 17:5Tiu homo Miĥa havis domon de dio; kaj li faris efodon kaj domajn diojn, kaj konsekris unu el siaj filoj, ke li estu por li pastro.
1 Samuel 2:18Samuel estis servisto antaŭ la Eternulo; la knabo estis zonita per lina efodo.
1 Samuel 21:9Tiam la pastro diris: La glavo de Goljat, la Filiŝto, kiun vi mortigis en la valo de Ela, jen ĝi estas, envolvita en vesto, malantaŭ la efodo. Se vi volas preni ĝin al vi, prenu, ĉar ne haviĝas alia krom ĉi tiu. Kaj David diris: Ne ekzistas simila al ĝi, donu ĝin al mi.