Libro de Hoŝea 4:10
Ili manĝos kaj ne satiĝos, ili malĉastos kaj ne disvastiĝos; ĉar ili forlasis la Eternulon kaj ne atentas Lin.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
11Malĉastado, vino, kaj mosto forprenas la prudenton.
Cross References
Leviticus 26:26Kiam Mi rompos al vi la apogon de la pano, tiam dek virinoj bakos vian panon en unu forno kaj redonos vian panon pesante, kaj vi manĝos kaj ne satiĝos.
Psalms 36:3La paroloj de lia buŝo estas krimo kaj malvero; Li ne volas kompreni, por fari bonon.
Proverbs 13:25Virtulo manĝas, por satigi sian animon; Sed la ventro de malvirtuloj havas mankon.
Jeremiah 9:12Ĉu ekzistas homo saĝa, kiu komprenus tion kaj klarigus tion, kion diras al li la buŝo de la Eternulo, pro kio la lando pereis kaj estas bruldetruita kiel dezerto tiel, ke neniu iras tra ĝi?
Ezekiel 18:24Kaj se virtulo deturnos sin de sia virteco kaj faros malbonagojn, agos simile al ĉiuj abomenindaĵoj, kiujn faras malpiulo: ĉu li tiam povas vivi? Ĉiuj bonaj agoj, kiujn li faris, ne estos rememorataj; pro siaj krimoj, kiujn li faris, kaj pro siaj pekoj, kiujn li faris, pro ili li mortos.
Hosea 9:11La honoro de Efraim forflugos kiel birdo; ne estos nasko, nek gravedeco, nek gravediĝo.