Hosea 4:13
Sur la supro de montoj ili alportas oferojn, kaj sur montetoj ili incensas sub kverko, poplo, kaj terebintarbo, ĉar bona estas ilia ombro. Tial malĉastos viaj filinoj, kaj viaj bofilinoj adultos.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
2 Samuel 12:10Nun ne malaperos el via domo la glavo eterne, pro tio, ke vi malŝatis Min, kaj prenis la edzinon de Urija, la Ĥetido, ke ŝi estu via edzino.
2 Kings 23:7Kaj li detruis la domojn de malĉastistoj, kiuj estis ĉe la domo de la Eternulo kaj en kiuj la virinoj teksadis tendojn por Aŝtar.
Isaiah 1:29Ĉar ili estos malhonoritaj pro la terebintarboj, kiujn vi amis, kaj vi estos hontigitaj pro la ĝardenoj, kiujn vi elektis.
Isaiah 57:7Sur monto alta kaj levita vi starigis vian kuŝejon, vi tien supreniris, por buĉi oferojn.
Jeremiah 3:6La Eternulo diris al mi en la tempo de la reĝo Joŝija: Ĉu vi vidis, kion faris la defalinta Izrael? ŝi iris sur ĉiun altan monton kaj sub ĉiun verdan arbon kaj tie malĉastis.
Ezekiel 6:13Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam iliaj mortigitoj kuŝos inter siaj idoloj ĉirkaŭ iliaj altaroj sur ĉiu alta monteto, sur ĉiuj suproj de la montoj, sub ĉiu verda arbo, kaj sub ĉiu densfolia kverko, tie, kie ili faradis bonodorajn incensojn al ĉiuj siaj idoloj.