Libro de Hoŝea 4:6
Mia popolo pereos pro tio, ke ĝi ne havas scion. Ĉar vi forpuŝis la scion, tial Mi vin forpuŝos, ke vi ne plu estu Mia pastro. Ĉar vi forgesis la instruon de via Dio, tial ankaŭ Mi forgesos viajn infanojn.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
7Ju pli ili multiĝas, des pli ili pekas kontraŭ Mi; ilian honoron Mi faros senhonoreco.
Cross References
1 Samuel 2:28kaj Mi elektis lin el ĉiuj triboj de Izrael kiel pastron por Mi, ke li oferu sur Mia altaro, ke li fumigu incenson, ke li portu efodon antaŭ Mi; kaj Mi donis al la domo de via patro ĉiujn fajroferojn de la Izraelidoj.
2 Kings 17:16kaj ili forlasis ĉiujn ordonojn de la Eternulo, ilia Dio, kaj faris al si fandaĵon de du bovidoj kaj faris sanktan stangon kaj adorkliniĝis antaŭ la tuta armeo de la ĉielo kaj servis al Baal;
Job 36:12Sed se ili ne obeas, Tiam ili pereas per glavo Kaj mortas en malprudento.
Psalms 119:61Retoj de malvirtuloj min ĉirkaŭis; Sed Vian instruon mi ne forgesis.
Proverbs 1:30Ili ne deziris miajn konsilojn, Ili malestimis ĉiujn miajn predikojn:
Isaiah 1:3Bovo konas sian aĉetinton, kaj azeno la manĝujon de sia mastro; sed Izrael ne konas, Mia popolo ne komprenas.